Nacia Asembleo (Germanio 1848)

Nacia Asembleo
Konstitucifara Asembleo
parlamento
unuĉambra parlamento Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 18-a de majo 1848 vd
Fino majo 1849 vd
Lando(j) Germana Imperio de 1848/1849 vd
Sidejo Paŭlo-preĝejo en Frankfurto
Ĉefestro(j) Eduard von Simson (en) Traduki (1848–1849)
Heinrich von Gagern (1848–1848) Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj Library of the German Imperial Assembly (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr
La parlamentejo en la frankfurta Paŭlo-preĝejo
La frankfurta Paŭlo-preĝejo de ekstere

La Germana Nacia Asembleo de 1848 (ankaŭ nomata Frankfurta Nacia Asembleo) estis la unua libere elektita parlamento por la germanaj ŝtatoj renkontiĝinta en la Paŭlo-preĝejo en Frankfurt ĉe Majno. Ĝi kreiĝis sekve de la komenciĝo de la Revolucio de 1848, en kiu la civitanoj de la diversaj germanaj landoj postulis unuiĝon al unuopa germana nacio-ŝtato, pli da civitaj rajtoj kaj demokration. Post la malpotencigo de la antaŭe regintaj princoj kaj reĝoj, la revolucio kreis la Nacian Asembleon por realigi siajn celojn.

Antaŭ ol la parlamento povis realigi siajn decidojn, la iamaj regintoj reestigis sian potencon kaj kapablis fiaskigi la revolucion de 1848. Pro tio ankaŭ finiĝis la renkontiĝoj en la Paŭlo-preĝejo kaj forfalis la ŝanco krei unuan germanan demokration.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search